Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj malicaj, akraj. En la bona stato, Li disipis post patro heredo, de l' frato BIenon, figurante en la granda mondo; Nun, oficist', graviĝis en distrikta rondo. Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo, Parte, ĉar kornojsono, de pelistoj uzo, Al li rememorigis, kiam en juneco, Li havis pafistaron kun fama hundspeco: 740 Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis, Kaj kontraŭ glor' de unu, oni nun protestis! Do li alproksimiĝis, glatis malrapide Vangoharojn kaj diris malice, ekride: "Hundo sen vost' — nobelo sen ofica ago; Vost' ankaŭ multe helpas, dum kur' al vertrago. Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia? Ni povas lasi juĝon al onklinjo via, Telimen' En regurbo ŝi loĝis antaŭe, Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe, 750 Sed ĉason , pli ol junaj ĉasistoj komprenas: Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas"

Tadeuŝ', kiun trafis tondrobat' subite,

Momenton senparole staris konfuzite, Sed rigardis rivalon terure severe... Ĉambelan' tiam ternis, ĝustatempe vere: "Vivu!" ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline, Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine; La tabakuj' el oro, briliantkadreteto, Kaj en mezo, de reĝo Stanislav' 31 (1764 — 1795) portreto. 760 Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore, Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore; Per ĝi donante signon, li paroli volis: Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis. Li diris; "Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro! Ĉasistjuĝejo estas herbej' kaj arbaro; Mi, pri l' afer', en domo ne donas decidon, Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon, Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron. Vokisto! vi en kampon revoku aferon;