Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

770 Morgaŭ ĉi tien venos Graf' kun ĉasistaro, Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro! Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bele, eskorte; Ni apartan ĉasegon faros, unuvorte; Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano". Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.

Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,

Aŭskultis, senparole, fermante okulojn. Ofte oni demandis lian opinion, Ĉar neniu pli bonan havis ĉasoscion. 780 El tabakuj preneton li pesis silente En fingroj, kaj ĝin fine ekflaris atente; Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante, Kaj diris, kun maldolĉa rido, kapskuante: "Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio! Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio, Ke, en nombra nobeloj, sinjoroj ĉeesto, Oni juĝos disputojn pri hunda vostresto? Kion reviviĝinte, Rejtan' al ni dirus? En sian Laĥoviĉan tombon li reirus! 790 Kaj kion Njesjolovski 32 vojevodo landa, Posedant' de plej fama ĉashundejo granda? Ducent pafistojn tenas la granda nobelo, Cent retveturigilojn havas ĉe kastelo; Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia, Ne akceptas invitojn al ĉasado ia; Al Bjalopjotrovica 33 li rifuzis peton! Kion li povus kapti dum via ĉaseto? Bela estus la famo, se tia moŝtulo, Laŭ nuna modo kurus post leporgrizulo! 800 En mia temp', nomataj estis, ĉasparole, Nobelaj bestoj: apro,urs', alk', lupo, sole. Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro