Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Restis por la servistoj ka la dungataro. En manon preni volus neniu sinjoro Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro! Oni tenis vertragojn, ĉar post ĉaso, vere Okazas, ke elkuras, sub ĉeval' senpere, Lepor'. Amuze, oni solvis hundojŝnuron, Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron, 810 Ĉe okul' de gepatroj, kiuj vidi pelojn Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn! Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon, Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon, Ke mi ne prenos parton en ĉasado tia; Neniam paŝon faros tien pied' mia! Mi nomiĝas Hreĉeĥo: ekde reĝo Leĥo 34

Junularo ekridis tiam superbrue;

De tabl' oni leviĝis, Ĉambelan unue: 820 Laŭ aĝ', ofico, lia estis digno tiu; Irante, klinsaluton faris li al ĉiu; Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino. Ĉe pord' Juĝist' brake helpis al Ĉambelanino, Tade' al Telimeno, al Tranĉistfilino 35 Asesor' kaj Rejento al Hreĉeĥidino.

Tadeuŝ' kelkajn gastojn al garbej' gvidante,

Sin konfuza, kolera, malgaja sentante, Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino: Renkonton, vespermanĝon apud najbarino; 830 Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto "Onklinjo" zumis, kiel trudiga muŝeto. Li dezirus Vokiston demandi esplore Pri Telimen', lin kapti ne povis el fore; Vojski ankaŭ forestis, ĉar post vespermanĝo, Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo