Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En domo, kiel ĉambrojn por ripoz' reformi. Virinoj, maljunuloj, en dom' povis dormi; Junularon Tadeuŝ' gvidis en garbejon, Mastron anstataŭante, sur fojnokuŝejon.

840 En la domo mallaŭtiĝis post horduono, Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro; Silenton interrompis nur voĉ' de gardisto. Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto: Li, kiel mastr', ekskurson en kampojn preparis Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris; Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj, Skribistoj, domestrino, pafistoj, stalestroj, Donis ordonojn, tagokalkulojn kontrolis, Nun, kun help' de Vokisto, senvestiĝi volis. 850 Vokist' malligis Sluckan 36 zonon orteksitan,

Per densaj kvastoj, kiel faskoj lumigitan: Unuflanke orŝtofo kun purpurfloraro, Inverse silko nigra, arĝentkarearo; Ambaŭflanke metebla estas zono tia, Ora — solene, nigra — ĉe funebro ia. Nur Vokist' sciis zonon malligi, kunmeti; Li ĉe l' okupo, finis tiel babileti:

"Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?

Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris. 860 La kastelon koncernas ja procesaj aktoj. Por kastel', de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj; Kaj malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia, Mi pruvos, ke okazis posedpreno nia. Se iu en kastelon gastojn peti pravas, Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas; Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas; Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas".

Juĝist' dormis. Vokisto en vestiblon iris

Kaj, ĉe kandel', el poŝo libreton eltiris,