Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

870 Kiu kvazaŭ preĝaro al li servas ĉiam; Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam. Ĝi estis tribunala "vokando": 37 laŭ vico Tie sekvis procesoj, kiujn ĉe l' ofico, Vokisto propravoĉe, antaŭ jaroj vokis, Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis. Al simpluloj "Vokando" ŝajnas nur nomaro, Al Vokist', grandioza de bildoj skizaro. Li legis kaj meditis: Oginski — Vizgrido, Dominikanoj — Rimŝa, Rimŝa — Visogrido, 880 Radzivil — Vereŝĉaka, Gedrojc — Rodultovski, Obuĥoviĉ — Kaĥalo, 38 Juraha — Pjotrovski, Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf' sinjoro Kun Soplico; legante en sia memoro Li vidis la procesojn, okazaĵseriojn, Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn; Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano 39 Kontuŝ' blue nigra, antaŭ tribunal', kun mano Unu sur sabro, dua al partioj donas Alvoksignon, kaj lia: "Silentu!" eksonas. 890 Revante, fine de la vesperpreĝo sia Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.

Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo

De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo Resta dronis en sango; kaj vir' , di' milita 40 En regimentaj nuboj, mil kanone armita, Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro Junginte, de Libia dezert' ĝis Alparo,