Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Flugis kaj tondre ĵetis li fulmon post fulmo, Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo, 900 Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkeroj Kaj venko,Glor' de faroj, kaj de kavaliroj Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo, Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo, Rebatis vic', gardanta Litvon, fera, mura, Kontraŭ famo, por Moskvo 41 , kiel pest' terura.

Tamen, kiel ĉiela ŝton', iam novaĵo

Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo, Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo; Nutrite, li rigardas atente per okulo; 910 Se li en domo vidas nek judan ĉapeton, Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton, Tiam, legionisto, li konfesas veron, Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron, Ne povante defendi ĝin plu... — Tiam tuta Famili', servistaro, kun alprem' saluta Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl', al rondo, Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo: Ke general' Dombrovski 42 ĉefo de komando, Al Poluj' penas marŝi el itala lando;