Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

920 Ĉe li sur kamp' lombarda, ariĝas la poloj; Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo, Ke li ĵetis, venkinte Cezar-posteulojn, Cent sangantajn standardojn al franc' en okulojn: Ke Jablonovski kuris, kun legi', ĝis tero, Kie kreskas la pipro, la kan' de sukero, Kaj arboj, en eterna printempo elspiras Aromojn; li, venkante negrojn, al hejm' sopiras. La rakont' en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite; Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite 930 Malaperis; tra marĉoj, arbar', ŝteliĝante, Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante, Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava Dukland' 43 , por aŭdi voĉon: "Ho, kolego brava!" Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris, Kaj al rusoj trans Njemen: "Ĝis revido!" diris. Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ, Pjotrovski, Obolevski, Ruĵcki, Janoviĉ, Mjeĵejevskij, Broĥocki, Kupść kaj Gedimino, Bernatoviĉoj, multaj aliaj sen fino: 940 Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara, Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.

Okazis, ke al Litvo venis de translime,

Almozist'; ekkoninte domon pli proksime, Li malkudris gazeton el skapulario; Tie estis soldatojnombro, kaj krom tio, De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto, Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto. Post jaroj tiel venis al la familio, Pri vivo, glor', pri morto de filo ekscio: 950 Pro timo silentante, dom' funebron prenis, Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis