Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno, Aŭ ĝoj' mallaŭta estis gazet' de bieno.

Vermo estis, laŭdire, tia almozisto

Li aparte parolis ofte kun Juĝisto; Post la interparoloj disvastiĝis kure Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ', laŭ figure. Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.

960 Super dekstra orelo, en tempialteco, Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco, Kaj en barbo, postsignon de paf', ponardego; La vundojn ne ricevis li ĉe mesolego... Ne nur en vid' minaca, en cikatrojspeco, Sed en voĉ', movo, estis ia soldateco.

Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante

Al popol', kaj "Sinjoro kun vi!" eldirante, Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris, Kvazaŭ li "dekstre-posten" laŭ komando faris: 970 Kaj liturgiovortojn li diris per tono De oficir', staranta antaŭ eskadrono: Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia. Pri politiko estis Vermo pli konscia, Ol pri Sanktulojvivo; pro kolekto sia Veturante, ofte havis multajn aferojn En urb' distrikta: jen li ricevis leterojn, Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia; Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris. Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris 980 Al biendomoj, kun la nobelar' murmuris, Ĉirkaŭe kampovojojn piede mezuris, En drinkej' kun kampuloj diskutis intime, Kaj ĉiam tion, ko okazis translime. Nun Juĝiston, jam ekde unu hor' en dormo, Li vekas; ŝajne venis kun nova informo.