Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉaso kun vertragoj je observita leporo—Gasto en kastelo—Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj — Ekrigardo en fruktoĝardenon—Knabino inter kukumoj—Matenmanĝo—Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno—Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko—Interveno de Vermo—Parolado de Vojski—Veto—Iru kolekti fungojn. <poem> Ĉiu el ni memoras, kiam juna bubo, Li fajfante, en kampon iris kun paftubo; Rempar', baril', neniu lacigis piedon, Limpasante, ne konis vi fremdan posedon! Ĉar en Litvo ĉasisto, kiel ŝip' en maro, Kien volas, libere vagas tra l' vastaro: Profete li rigardas nubojn sur ĉielo; Multaj signoj vidiĝas al ĉasistokuloj; Sorĉiste li babilas kun ter' : por urbuloj 10Muta, ĝi voĉojn flustras al lia orelo.

En herbej' krias kreko, ne serĉu en loko, Ĝi naĝas herbe, kvazaŭ en Njemen ezoko; Supre sonas printempa la sonorileto; Kaŝita, en ĉiela profund', alaŭdeto. Aglo, larĝa-flugile batante eterojn, Kiel kometo carojn, timigas paserojn; Akcipitro, sub helaj bluaĵoj pendante,