Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel pingle fiksita papilli' flirtante, Ekvidis jen leporon aŭ birdon en valo; 20Falas sur ĝin rapide, kiel stelofalo

Kiam Dio permesos al ni, hejmen veni Kaj ree sur patruja kampo, loĝon preni? Servi rajdiste, kontraŭ leporoj-grizuloj, Kaj pafi birdojn, kiel piedoiruloj; Krom falĉil', rikoltilo, ne havi aliajn Armilojn; por gazetoj—domkalkulojn niajn! 1

Jam super Soplicovo la suno leviĝis, Falis sur pajltegmentojn, tra fendoj ŝteliĝis En garbejon; sur freŝa, aroma fojnaro, 30El kiu la sternaĵon faris junularo, El aperto tegmenta, per oritaj strioj, Kiel harligrubandoj, fluis sunradioj; Suno incitas buŝojn, per maten' brilanta, Kiel knabin', per spiko, amaton vekanta. Jam, saltante, ekĉirpis sub tegment', paseroj, Jam trifoje ekkriis laŭte la anseroj, Kaj eĥis meleagroj-ĥor' kaj anasaro, Kaj ekmuĝis iranta en kampon brutaro.

Leviĝis junularo. Tade' dormas plue: 40Li ekdormis hieraŭ post festen' malfrue, Veninte maltrankvila; ĝis krio de koko Li ne fermis okulojn kaj sur sia loko, Li turniĝis, ĝis tute en fojnon sin ŝovis. Li dormis, ĝis okulojn liajn vent' alblovis, Kaj malfermiĝis pordo de garbej', kun krako: Eniris, kun nodara zono, Verm — Robako, Al Tade' "Surge puer!" 2 severe vokante Kaj ŝerce, super ŝultrojn, la nodojn svingante.

Jam sur korto ĉasistoj krias; oni kuras, 50Elkondukas ĉevalojn, gastojn alveturas;