Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Apenaŭ kort' ampleksos tiel grandan aron. Sonas trumpetoj, oni ellasas hundaron: Elkurinte, hurletas vertragoj, ĝojplenaj, Ĉe vido de ĉasistoj, gvidiloj rimenaj. Hundoj, kiel frenezaj, svingiĝas sur korto, Poste, por meti kolojn sur kolumnojn kuras; Kaj ĉi tio bonegan ĉasadon aŭguras. Al vojir', Ĉambelana sonas signovorto; Instigistoj ekiris unu post alia; 60Post pordego, diskuris longa vic' ilia. Meze rajdis apude, Rejent', Asesoro; Iam sin rigardinte kun malamo forta, Nun, parolis amike homoj de honoro, Irante al decido de disputo morta: Eĉ vorto ne perfidis obstinon de koro. Rejent' Stumpulon gvidis, Falkon –Asesoro Sinjorinoj veturis poste, kaj ĉe ili Galopis junularo, por kune babili. La Pastro malrapide korton paŝmezuris, 70Finante matenpreĝojn; li rigardojn ĵetis Al Tade', jen sulkigis frunton, jen ridetis, Fine li svingis fingron; Tade' alveturis. Fingron al nazo metis Verm', por minaceto; Sed malgraŭ de Tadeo demando kaj peto, Ke li eldiru klare, kion li ekvolis, Monaĥo nek rigardis lin, nek alparolis, Nur surtiris kapuĉon kaj preĝon murmuris; Do Tade' al certaj gastoj forveturis.

Ĉasistoj tiam hundojn ĵus haltigis tute, 80Kaj staris sur la lokoj senmove kaj mute; Ĉiuj ripetis signon de silentordono, Kaj ĉiuj turnis siajn okulojn al ŝtono, Kie staris Juĝisto. Li ekvidis beston Kaj por ordon', klarigan faris manogeston. Ĉiuj komprenis, staras; Asesor', Rejento, En kampo malrapide trotas en silento. Tadeo, pli proksima, alvenis antaŭe, Ekstaris ĉe Juĝisto, rigardis ĉirkaŭe. Jam longe li ne ĉasis; sur grizaj spacfonoj