Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

90Malfacile grizulon vidi inter ŝtonoj. Montris al li Juĝsto: Sidis mizerulo, Sub ŝtono platiĝante, orelpintigante, Kaj renkontis rigardojn per ruĝa okulo; Kvazaŭ sorĉite, sian destinon sentante, Time, ĝi eĉ ne turnis okulojn en loko, Kaj sub roko, senvive sidis kiel roko. En kampo proksimiĝas dume polvotrenoj, Kuras Stumpul', rapida Falko, ĉe rimenoj; Rejent' kun Asesoro, ambaŭ krias nune: 100 "Pel! pel! " kaj en polvaĵo malaperas kune.

Nun, kiam post grizulo komenciĝis pelo, Grafo aperis, apud arbar' de kastelo. Oni sciis ĉirkaŭe, ke tiu sinjoro Nenie venas en la difinita horo. Hodiaŭ, malfruante, li grumblis servistojn, Kaj en kampon galopis, vidinte ĉasistojn, En surtut' angla, blanka, longa, ventflirtanta Per baskoj; post li trotis servistar' rajdanta En nigraj, brilaj, fungoformaj ĉapeletoj, 110 Blanka pantalon, laĉitaj botoj, ĵaketoj, Servistojn, kiujn vestis Graf' per formo tia, Oni nomis ĵokeoj en palaco lia.

Galopantaro kuris en erikovalon; Graf' ekvidis kastelon, haltigis ĉevalon. Li, vidante kastelon, matene unue, Apenaŭ ĝin rekonis: tiel matenfrue, Freŝiĝis kaj beliĝis konstruaĵkonturoj. Grafon mirigis nova aspekto de muroj. Tur' altiĝis dufoje, sur nebul' levite; 120 Lada tegmento brilis, de supre orite; Sub ĝi, en kradoj flagris vitraĵoj rompitaj, Per lumaj radioj ĉielen arkigitaj; Subajn etaĝojn kovris tego de nebulo, Sonis ĉasistojkrio, per vent' alpelite, Kelkfoje de kastelaj muroj rebatite, Kvazaŭ kastelo krius; sub nebulvualoj Rekonstruiĝis muroj, hompleniĝis haloj.