Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Grafo amis vidaĵon, nekutiman ian; 130 Li nomis ĝin romana, same kapon sian Romana; vere estis li granda strangulo. Tre ofte li, pelante post vulp' aŭ grizulo Subite haltis, ĉielon rigardis sopire, Kiel kat', observanta paserojn ŝtelire, Sur pino. Sen pafilo, rekrut-forkurule, Li vagis en arbaro; aŭ sidis silente, Senmove, kun klinita kapo, ĉetorente, Kiel arde' manĝanta fiŝaron okule. Tia estis sinjora Grafa stranga moro; 140 Ĉiuj diris, ke mankas io al sinjoro. Tamen estis ŝatata prapraavmoŝtulo, Riĉega, tre humana por najbar', kampulo, Eĉ por judoj.

Ĉevalon Grafo turnis bride, Kaj altrotis, tra kampo, ĝis kastel' rapide. La Grafo, sopirante, rigardis la murojn, Eltiris paperujon kaj skizis figurojn. For ducent paŝojn, vidis li, flankrigardinte, Homon, kiu egale vidaĵoj-ŝatulo, Kun kap' levita, manojn en poŝojn metinte, 150 Ŝajnis, ke li kalkulas ŝtonojn per okulo. Grafo tuj lin rekonis, sed kriis kaj plaŭdis Kelkfoje, ĝis alvokon Gervazo ekaŭdis. Nobel', de kastel-estroj servist' iam estis, Kaj lasta el Horeŝkaj korteganoj restis; Maljunul' alta, griza; vizaĝ' malserena, Severa, freŝa, sana, de sulketoj plena,. Iam, inter nobeloj, li fama gajulo, Post batalo, en kiu kastelheredulo Pereis antaŭ jaroj, li iĝis alia, 160 Iris al indulgenco-, edzofest' nenia; Neniun li gajigis per sprita ŝerceto, Nek aperis, sur lia vizaĝo, rideto. Li iris en malnova livreo sinjora: Jako, kun baskoj, flava, iam certe estis ora, Ĉirkaŭe, silkbrodite, Horeŝkoj-blazono: