Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaprduono 3 , do, en la ĉirkaŭ' de kastelo, Kaprduono nomatis maljuna nobelo. Iafoje, pro lia senĉesa ripeto 170 De l' ĉevort', oni nomis lin Moŝteto; Aŭ pro la fendoj-plena kalvaĵo, Fendulo; Gervazo mem sin nomis Rembajlo, Sabrulo. Laŭ blazon' ne konate, kun titol'—Ŝlosisto, Ĉar antaŭ jaroj tia kasteloficisto, Li portis ŝlosilfaskon, sur la pasamenta Ligil', ĉe sia zono, kun kvasto arĝenta; Kvankam li ion ŝlosi en kastel' ne povis, Ĉar mankis pordoj; tamen li dupordon trovis, Kiun li mem ripari igis, proprapage, 180 Kaj sin, per ŝlos'-malŝloso, distris ĉiutage, En unu el malplenaj ĉambroj ekloĝinte. Manĝi favoran panon, ĉe l' Grafo, povinte, Li ne volis, kaj kvazaŭ malsana, sopiris, Kiam li per kastela aero ne spiris.

Ekvidinte la Grafon, li deprenis ĉapon, Antaŭ estro-parenco li klinis la kapon Kun grandega kalvaĵo, brilanta de fore, De multaj sabroj dense signita memore; Li glatis ĝin per mano, kaj ankoraŭfoje, 190 Sin klininte: "Moŝteto!" li diris malĝoje. "Pardonu, Grafa moŝto! alparolo tia, Ne malrespekto estas, sed kutimo mia: "Moŝteto", diris ĉiuj Horeŝkoj; Tablestro 4 Lasta, tiun ĉevorton uzis, mia estro. Do ĉu vere, Moŝteto, ke vi monavaras Por proces'? al Soplicoj kastelcedon faras? Mi ne kredis, distrikte oni tion diris". Rigardante kastelon, Gervazo sopiris.