Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ĉu strange?—diris Grafo—granda kost', enue 200 Jam fariĝis; mi finos, ĉar nobelo plue Obstinas, kaj min volas tute enuigi: Do plu mi ne rezistos kaj volas pac-igi, Akceptante de l' juĝo kondiĉoj-donacon". "Pacon? kriis Gervazo: kun Soplicoj pacon? Kun Soplicoj, Moŝteto?", Ĉi tion dirante, Li kurbigis la buŝon, mem vortojn mirante. "Pac', Soplicoj! Moŝteto, Estreto! laŭ vido Vi ŝercas? La kastelo, de Horeŝkoj sido, Transiros al Soplicoj? Deiru, bonvole, 210 El selo. Ni kastelon iros. Vidu sole. Ne rifuzu! Diraĵon vi mem ne komprenis..." Kaj li, por elseliĝo, piedingon tenis.

Sur kastelsojlo, diris Gervazo: "Antaŭe, Ĉi tie la Tablestro, domanoj ĉirkaŭe, Ofte sidis en seĝoj, posttagmanĝahore. Li pacigis kampulojn, aŭ bonahumore, Al gastoj historiojn diris belrakonte, Aŭ per iliaj ŝercoj distriĝis volonte; Junularon, en korto, skermiloj amuzis, 220 Aŭ ĝi turkajn ĉevalojn dresante rajd-uzis".

En vestiblo li diris: "Ĉi vestiblo, nune Ne havas, en pavimo, tiom ŝtonojn kune, Kiom, bontempe, krevis ĉi tie bareloj; Nobelar', tiris tinojn sur zonoj el keloj, Invitite al sejmo 5 distrikta, aŭ landa, Al nomfesto sinjora, aŭŭ ĉasado granda. Sur ĉi ĥorejo staris kapel' dum festeno Kaj sur instrumentaro ludis kaj orgeno 6 ; Trumpetoj tondris, kiel en juĝtago lasta, 230 Dum vivu krioj sekvis laŭ ordo toasta: Je l' san' de reĝa moŝto toaston unue, Kaj poste de primaso 7 de moŝto reĝina,