Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De nobelar', de tuta Respubliko plue; Fine, post eltrinkita vinpokalo kvina, Oni levis: Ni amu nin! Vivu' senfina, Ĝi tage ekkriita, sonis ĝis mateno: Kaleŝoj, veturiloj staris sur posteno, Por hejmen veturigi ĉiun post festeno".

Ili trairis ĉambrojn; Gervaz', silentante, 240 Jen sur muro, arkaĵo, rigarde haltante, Alvokis rememorojn , agrable, malĝoje; Kvazaŭ: "Ĉio finigĝs!" li dirus kelkfoje, Li balancis la kapon, manon svinge movis; Ŝajne li, en memoro mem, turmenton trovis, Kaj volis ĝin forpeli. Ili halton faris Supre, en granda, iam spegula salono. Post spegularo, kadroj nur, malplenaj staris, Sen vitr' fenestroj ; kontraŭ pordego, balkono. Maljunul' tie kapon klinis plenmedite, 250 Kovris per man' vizaĝon: ĝi, remalkovrite, Esprimis malesperon kun melankolio. Grafo, kvankam ne sciis signifon de ĉio, Rigardante lin, havis emocian senton, Kaj premis lian manon ; maljunul' silenton Interrompis, skuante per levita mano: "Ne estos pac', Moŝteto, inter Soplicano Kaj sango de Horeŝkoj, fluanta ĝis horo En vi, parenc', Tablestra, post patrino via, Ĉasestrino 8 filino de la Kastelano 9 260 Kiel sciate, onklo de mia sinjoro. Aŭskultu: historio, via familia, Okazis en tiu ĉambro, ne alia.