Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mia sinjor', Tablestro, fama familiano, Riĉulo, estis patro de unu infano, Filin' anĝele bela; al fraŭlin' tiela Svatiĝis sinjoregoj kaj aro nobela. Inter nobeloj estis brulkapulo granda, Jacek Soplica, ŝerce Vojevodo landa Nomata; li gravigĝs en vojevodlando, 270 Havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando: Tricent familivoĉoj li regis laŭvole, Kvankam li mem posedis terpeceton sole. Kaj sabron, kaj lipharon grandan, ĝis orelo. Tablestro kuraĝulon, dum sejm', al kastelo Alvokis kaj regalis ofte, malavare, Parencojn, partianojn, traktis populare. Lipharul' fieriĝis, pro akcept' favora, Ke li imagis iĝi bofilo sinjora. Al kastel', nepetite, tre ofte li venis, 280 Kaj fine, kiel hejme, kvazaŭ loĝon prenis. Li volis jam deklari: ĝin rimarkis oni, Kaj igis nigran supon 10 ĉe la tablo doni. Laŭ dir', Tablestridino Soplicon korsentis, Sed al gepatroj, tion profunde silentis.

"Tio estis Koscjuŝka temp'; sinjor' protektis Leĝon de Tria Majo 11 , nobelojn kolektis, Por elmarŝi al helpo de konfederuloj, Kiam, nokte, kastelon ĉirkaŭis moskvuloj 12 .