Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur estis temp', alarme elpafi pistujon, 290 Fermi malsupre pordojn, kaj ŝtopi riglujon. Dome estis: Tablestro, mi, Estrino nia, Kuirist', du helpantoj, ĉi trio ebria, Prepost', lake', hajdukoj kvar, kuraĝeguloj: Do pafiloj fenestren! Ĵus moskva amaso Kun "hura!" de l' pordego kuras sur teraso; Kaj ni el dek pafiloj tondras: "For, kriuloj!" Oni vidis nenion; servistoj senhalte Pafis malsupre, Estro, mi balkone-alte. Ĉio iris belorde, kvankam en teruro: 300 Dudek pafiloj kuŝis ĉi tie, ĉe muro; Post elpafo de unu ni havis alian. La preposto helpante faris servon tian, Estrin', Fraŭlin', kortega fraŭlinaro, same: Do estis tri pafistoj, pafantaj ĉiame De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis, Ni, el supre, malofte, sed pli bone trafis. Trifoje rusoj pordon jam tuŝis alsalte, Sed ĉiufoje trio levis krurojn alte.

"Do ili en tenejon rifuĝis matene. 310 Tablestro sur balkonon eliris serene: Se el tenejo kapon eligis soldato, Estro pafis, neniam maltrafis la bato; Ĉiufoje kaskedo nigra falis teron" Do jam malofte iu montris vizieron. Estro volis, vidante timegon ilian, Fari ekskurson, kaptis karabelon13 sian, Kriante el balkono, servistojn ordonis, Kaj, al mi turniĝante: "Sekvu min! " proponis. Ĵus pafo el pordego...Tablestr' ekbalbutis, 320 Li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis; Mi vidas: jen trafita brust'! Ŝanceligante; Falis Sinjor', per fingro pordegon montrante; Mi rekonis ĉi tiun friponon! Soplica! Laŭ kresko kaj lipharoj! Lia paf' malica Mortigis Estron, vidis mi! Li ne fortiris