Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Levitan tubon, fumo ankoraŭ eliris! Mortigint', kiel ŝtono staris! Mi elpafis, Lin celante, dufoje, sed maltrafis Dufoje, pro kolero aŭ malĝoj' en koro... 330 Mi aŭdas virinkrion—malvivis Sinjoro".


Eksilentis Gervazo, kun larmaj okuloj, Poste li finis: "Pordon jam rompis moskvuloj; Ĉar mi, post mort' de l' Estro, staris senkonscie, Jam ne sciante, kio okazis ĉi tie. Feliĉe, helpe venis Pan Parafjanoviĉ Kun ducent Mickjeviĉoj, ĉi el Horbatoviĉ, Kiuj estas multnombra, brava nobelaro, Kaj malamas Soplicojn, pli ol de centjaro.

"Tiel mortis potenca estro, justa, pia; 340 Havis seĝojn 14 , rubandojn, bastonegojn lia Dom'; li kampulojpatro, frato nobelara, Ne lasis, kiu venĝon tombe ĵurus, filon! Sed fidelajn servistojn. Mi en sango kara, Trempis mian rapiron, mian plumfendilon, (Verŝajne, ke vi aŭdis pri mia rapiro, Fama en ĉiu sejmo, sejmeto, foiro); Mi ĵuris, ke ĝin fendos nuk' de Soplicano, Serĉis ĝin dum invadoj 15 , sejm', foir'; kverele Mi morthakis per sabro du, kaj du duele" 350 Iun mi ekbruligis en ligna kabano, Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis, Li rostiĝis misgurne 16 , mi ne kalkuladis, De kiuj mi fortranĉis orelojn. Ĉi hore De mi ricevis unu nenion memore! Naska fratet' de tiu lipharul' fripona Vivas ĝis nun, pro sia riĉec', fanfarona;