Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De Horeŝkoj kastelon li tuŝas limstrie, Respektata distrikte, Juĝisto ĉi tie! Al li kastelon cedos vi? piedo lia, 360 Malinda, viŝos planke la sangon de mia Estro? Ne! kiel longe animon sentatan Havas Gervaz', kaj forton, ke li mane levos Sian fendilon, nune ĉe muro pendantan, Tiel longe kastelon Soplic' ne ricevos!"

— "Ho!—kriis Grafo, manojn alsupre levante, Mi antaŭsentis bone, ĉi murojn ŝatante! Kvankam mi ne suspektis ilin pri tiela Trezor' da dramaj scenoj por rakonto bela! Kiam mi el kastelo forpelos Soplicon, 370 Vi ricevos, en muroj, kastelestr-oficon. Via rakont', Gervazo, interesas vere; Domaĝe, vi ne gvidis min malfruvespere; Per mantel' drapirite, mi sur ruinaĵoj Sidus, kaj vi rakontus pri sangaj faraĵoj. Domaĝe, vi rakontan talenton ne flegis! Similajn tradiciojn mi aŭdis kaj legis; En Anglujo, Skotujo, ĉiu lordsidejo, En Gremanuj', grafkorto—mortigoj-scenejo! Ĉiu nobla, potenca ligo familia 380 Estas fama pro sanga perfidaĵo ia, Post kiu, heredate, venĝo iras plue; En Poluj' ĉi okazon mi aŭdas unue. Mi sentas, ke Horeŝka sang', en mia koro, Ion ŝuldas al gento kaj al propra gloro! Jes! kun Soplica rompos mi ĉian traktadon, Se eĉ pistolon preni mi devus aŭ spadon! Honorordon'..."Ekiris li per paŝ' solena, Kaj Gervazo lin sekvis, en silento plena. Antaŭ pordego, Grafo rigardis kastelon; 390 Al si mem paroplante, li saltis sur selon, Kaj, al parol', distrite, tian donis finon: "Domaĝe, ke Soplica ne havas edzinon, Aŭ de filino ĉarmojn adori mi devus! Kaj, amante, mi ŝian manon ne ricevus; Estus nova konflikto de sentoj en dramo: De koro kun la devo—de venĝo kun amo!"