Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li spronis, la ĉevalo al bieno kuris; Duaflanke ĉasistoj el arbar' veturis. Graf', ĉasamant', apenaŭ pafistojn ekvidis, 400 Ĉion forgesis, rekte al ili rapidis; Ĉe pordego, ĝardeno, barilo, pasante, Li, ĉe baril', vojturne, haltis rigardante. Fruktĝardeno:

En vicoj staris fruktarbaro, Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro. Tie griza brasiko, kun kalvaĵoklino, Sidas, ŝajne meditas pri legomdestino, Silikvojn, en verdaĵon de karot' plektante, Staras fabo, okulojn mil al ĝi turnante. Aliloke maiza ortufo leviĝas; 410 Ie akvomelono dikventra vidiĝas, Kiu for, malproksime de siaj trunketoj, Ruliĝis, kiel gasto, al la ruĝaj betoj.

Bedojn tranĉas limetoj. Sur fosaĵoj ĉie Staras, kvazaŭ sur gardo, kanabo serie— Ĉi cipre' de legomoj, rekta kaj verdanta; Bedojn gardas kanaba odor' penetranta: Tra folioj ŝovigas vipero nenia, Raŭpoj, insektoj mortas de odor' ilia. Plu de papav' leviĝas blanka trunketaro; 420 Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro Flirtas sur ĝi flugile, ĉielarke brile, Diverskolore, hele, juvelarsimile: Pupilon logas tiom papavkoloroj. Kiel plenlumo inter steloj, meze floroj Ronda sunflor', kun granda vizaĝo orflama, Sekvas sunoiradon per alturn' ĉiama.

Ĉe barilo, mallarĝaj levoj de tereno, Sen arboj, sen arbustoj: kukumoj ĝardeno. Ili belkreskis; granda, vasta foliaro 430 Kovris la bedojn, kvazaŭ tapiŝa faldaro. Meze iris knabino, en vesta blankaĵo, Kaj dronis, ĝis genuoj, en maja verdaĵo; Klinante sin, el bedoj ĝis sulketoj fore,