Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi kvazaŭ sur folioj naĝis, verdkolore. Pajlĉapel' ŝirmis kapon de suna radio, Du rozaj rubandetoj flirtis de tempio, Kaj kelk-bukloj de blondaj, malplektitaj ruloj; Sur brak' ŝi havis korbon, mallevis okulojn; Kvazaŭ por kapt' leviĝis ŝia dekstra mano. 440 Kiel knabino pelas fiŝetojn en bano, Kun ŝia piedeto ludantajn simile Ŝi kun korbo, al frukto, sin klinas facile, Laŭ puŝo de piedo, aŭ okulelekto.

Graf', ravite de tiel mirinda aspekto, Aŭdante for hufbatojn, al anoj li faris Manosignon por halto; do ili ekstaris. Li, eltirinte kolon, fiksis la rigardon; Kiel gruo, de l' aro for, farante gardon, Staras unupiede, viglatenti penas, 450 Por ne ekdormi, ŝtonon en la dua tenas.

Grafon vekis sur ŝultroj kaj tempi' susuro: Jen estis Pastro Vermo; en lia manplato Balanciĝis, levita supren, nodoj-ŝnuro. Li kriis: "Vi kukumojn volas? jen salato! For, sinjor', de l' domaĝo! sur ĉi tiu bedo, Ne por vi estas frukto; ne helpos rimedo". Minacante per fingro, kapuĉon alie Li ŝovis kaj foriris. Grafo restis tie. Pro subita obstaklo, ride kaj malbene, 460 Ĝardenon rerigardis li, sed jam ĝardene Ŝi forestis; lumetis nur, en fenestreto, Ŝia roza rubando kaj blanka robeto. Kian vojon ŝi kuris, tion montras bedo: Verda foli', puŝita kure, de piedo, Leviĝis, tremis, fine restis en trankvilo, Kiel akvo, fendite de birda flugilo. Korbet' pigmesalika, funde renversite, Perdinte siajn fruktojn, sur foli' pendiĝis 470 Kaj ankoraŭ, sur verda ondo balanciĝis.

Post moment', ĉie estis solece, silente.