Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Graf', rigardante domon, aŭskultis atente; Li meditis; pafistoj senmove, senbrue, Staris post li. La domo, mallaŭta unue, Ekmurmuris, ekbruis, kiele malplena Abeluj', dum enflugo de svarmo revena. Jen signo, ke el ĉaso gastoj reveturis Kaj servistoj, ĉe tabloj, laboreme kuris.

Efektive movado ekregis ĉambraron: 480 Oni portis botelojn, manĝojn, manĝilaron. Viroj, kiel eniris, en vestoj de ĉaso, Iradis tra la ĉambroj, kun teler' aŭ glaso, Diskutis pri vertragoj, leporoj, pafiloj. Juĝist', ĉambelanoj—ĉe tabl' : en angulo Flustris fraŭlinoj; mankis ordo, laŭ regulo, Observata ĉe taga kaj vespera manĝo; Tio estis, en pola domo, novaranĝo: Ĝin sinjoro Juĝisto toleras matene, 490 Kvankam li la senordon ne aprobas plene.

Diversa ankaŭ estis de manĝĵĵoj vico; Por sinjorinoj, pletoj kun kafoservico. Sur pletoj, ornamitaj per floroj-pentrado: Arome vaporantaj kafkruĉoj el lado; Tasoj, oritaj el la porcelan' sakslanda, Kaj por ĉiu, kun kremo, poteto malgranda. Kafon, kiel la pola, ne konas translimo; En pola dom' bonstata, laŭ malnovkutimo, Estas, por kafpreparo, aparta virino, 500 Kafistin', ŝi, el urbo aŭ el ŝip' vicino 17 Prenas plej bonan specon de kafa grajnaro, Kaj konas la sekretojn de trinkaĵpreparo; Karbenigra, ĝi havas de sukcen' klarecon. Aromon de la mokko kaj mieldensecon. Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene; Ĝi ne mankas vilaĝe; kafistin', matene,