Kruĉojn alfajriginte, en laktejon iras, Kaj delikate, freŝan laktfloron detiras, En apartan, por ĉiu taso, la poteton 510 Ke ĝi ricevu propran sian kremŝeleton.
Maljunulinoj trinkis kafon jam pli fruan; Ili por si preparis nun manĝaĵon duan: El varmega biero, kreme blankigita, En kiu naĝis, floke, kaze' pecigita.
Por viroj, fumaĵitaj kuŝas viandaĵoj: Anseraj brustoj, ŝinkoj, de lango tranĉaĵoj; Ĉio bonega, ĉio domomaniera, Kamene fumaĵita en fum' junipera. Oni enportis zrazojn 18 por lasta donaĵo: 520 Ĉe Juĝisto, jen estis matena manĝaĵo.
En du ĉambroj, diversaj rondoj sin kolektis: Ĉe tablet', maljunuloj sidejon elektis, Parolis pri mastraĵoj progresmanieraj, Kaj pri caraj ukazoj 19 , ĉiam pli severaj. El la novaĵoj, kiuj pri milit' rondiris, Ĉambelan' politikajn konkludojn eltiris. Preninte okulvitrojn, de Vojski filino Amuze kart-aŭguris al Ĉambelanino. De junuloj diskuto pri ĉaso, en dua 530 Ĉambro, ĝi estis malpli, ol kutime, brua; Ĉar Asesor', Rejento, grandaj parolistoj, Konuloj de ĉasarto, plej bonaj pafistoj, Ambaŭ sidis kontraŭe, kaj grumble koleris: Instiginte vertragojn, ili certesperis Venkon de siaj hundoj, kiam sur ebeno, Troviĝis ia bedo de kampula greno. Tien kuris leporo; Stumpul', Falk' ĝin tenas, Kiam Juĝist' rajdanton ĉe limo retenas, Ili devis obei, kvankam tre kolere; 540 Hundoj revenis solaj; kiu scias vere: