Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu la besto forkuris? kiu ĝin akiris? Ĉu Stumpulo ĝin manĝis, ĉu Falko disŝiris? Ambaŭ kune? Diversa estis punkt' de vido, Kaj la disputo daŭris plue, sen decido.

Maljuna Vojski ambaŭ ĉambrojn trairante, Kaj, distrite, partojn ambaŭ rigardante, Ĉasistojn, maljunulojn preterpasis mute; Videble, ke alio lin okupas tute. Li portas ledklakilon, haltas kun murmuro, 550 Meditas, fine—muŝon mortigas sur muro.

Tade' kun Telimeno, inter ĉambroj, sole, Staris sur porda sojlo, mezinterparole. Ĉar estis, ĝis aŭdantoj, nur interspaceto, Ili flustris. Nun scias Tade' : Onklineto Telimen', sinjorino estas riĉostata, Kaj, kun li, ŝi ne estas kanone-ligata 20 Per troa parenceco; kaj eĉ dube restas, Ĉu Telimen', por nevo, parencino estas. Onkla fratin'? ĉar nomis ŝin tiel, sen senco, 560 Kunaj gepatroj, malgraŭ aĝodiferenco. Kaj poste, en regfurbo, tre longe vivante, Ŝi, al Juĝisto, faris komplezojn konstante; Tial ŝatas Juĝisto, ŝin tre estimante, Ĉe la homoj, sin nomi frato—eble vante; Pro amikec', ne donis ŝi la malpermeson. Tade', malpeza-kore, elaŭdis konfeson. Kaj aliajn aferojn ili nun deklaris, Kaj ĉion ĉi en unu momenteto faris.

Sed en la ĉambro dekstre, kun incita tento, 570 Asesor', preterpase, diris al Rejento: "Ne povis ja sukcesi ĉaso en bieno Tiel frue: ankoraŭ trunke staras greno Kaj de kampuloj bedoj kun gren' nefalĉita; Do la Grafo ne venis, malgraŭ kart' invita.