Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Grafo pruvis pri ĉaso tre bonan komprenon, Priparolante ĉasotempon kaj terenon; Li trans lim' edukiĝis, ekde infaneco, Kaj li diris, ke tio estas barbareco, Ĉasi, kiel ĉi tie, kun plena neglekto 580 De statutartikoloj, sen la respekto De ies kampolimoj, sur la fremdaj grundoj, Sen posedantpermeso; rajdi kun ĉashundoj. Printempe kaj somere, tra kampoj, arbaroj; Mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj; Pri leporin' graveda tute ne atenti, Kaj permesi al hundoj, ŝin morte turmenti, Kun domaĝ' al bestaro. Grafo plendatestas, Ke, ĉe rusoj, pli granda civilizo estas: Tie, pri ĉaso, estas ukazoj de caro, 590 Inspekto de polico, por kulpoj-punaro".

Telimen', al maldekstra flanko turniĝante, Per batista tuketo ŝultrojn ventumante, Diris: "Kiel mi panjon amas, Grafo pravis; Mi konas ja Rusujon. Gesinjoroj havis Dubojn, kiam mi diris: en multa rilato, Laŭdon meritas vigla severec' de l' ŝtato. En Petersburg' mi estis ne foje, multfoje! Ĉarma memor' de bildoj, forpasintaj ĝoje! Kia urb' ! Vi ne estis en Petro-urbeto? 600 Urboplanon mi havas en la skribtableto. Petersburganoj loĝas en "daĉo" somere; Daĉ' – vilaĝo, vilaĝa palacet' , pli vere. Mi loĝis palaceton tian, ĉerivere, De l' urbo nek tro fore, nek ĉe urb' senpere. Sur negranda, intence ŝutita monteto: Ho, kia dom' ! Mi havas planon en tableto. Jen, malfeliĉe, luis domon, ĉe la mia, Suboficist', polica esploranto ia; Havis kelkajn vertragojn : vera turmentaro 610 Estas tia, kun hundoj, oficist', najbaro! Kiam, kun libro, iris mi ĝardentrankvilon, Ĝui vespermalvarmon, kaj de luno brilon, Tuj alkuris kaj svingis voston hundo lia, Orelojn pintigante, kiele furia.