Mi timis, mia koro aŭguris multfoje Pro hundoj malfeliĉon; finiĝis malĝoje: Tra l' ĝardeno promenis mi en iu tago, Kiam amaton mian sufokis vertrago. Bolinjan' estis ĉarma ido de hundino! 21 620 Mi havis ĝin donace de princo Sukin-o, Hundet' prudenta, vigla, kiel sciureto; Ĝian portreton havas mi en skribtableto; Ĝi kuŝis nun senvive; do min, pro ĉagreno, Atakis korbatado, spazmoj, naŭzo, sveno. Mi eble pli suferus, sed min, pro feliĉo, Vizitis Kozodusin 22 , Kiril' Gavriliĉ-o, Demandis min pri kaŭzo de malbonhumoro, Kaj igis oficiston per orel' altiri: 630 Li venis pala, trema, penkapabla spiri, — Gravedcervinon, tondris Kiril', per hundaro Vi ĉasis, en printempo, sub nazo 23 de caro? Oficist' konsterniĝis kaj ĵuri komencis, Ke li, ankoraŭ ĉason fari, ne intencis; Ke, kun granda permeso de Ĉasestro Granda, Besto ŝajnas ne cervo, sed hund' itallanda. — Kion? kriis Kirilo, kanajl' ! arogecon Vi havus, koni ĉason, kaj de bestoj specon Pli, ol mi, Kozodusin, cara Jegermajstro 24 640 Do, inter ni, tuj juĝon faros Policmajstro!— Al Policmajstro oni esploron ordonas: — Mi, diras Kozodusin, ateston eldonas, Kontraŭ li, ke jen estas ne hundo, sed cervo; Juĝu, kiu pli bone ĉasobestojn konas!— Policmajstro komprenis devon de la servo, Pri malrespekto de la oficisto miris, Kaj lin, flanke, per frata konsilo inspiris: Do li, por lavi pekon, la kulpon konfesis.
Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/65
Aspekto