Ĉasestro, pacigite, propeton promesis 650 ĉe l' caro, kaj pli mildan el punoj-serio. Finiĝis, ke vertragoj iris ligoŝnuron, Kaj oficist', por unu monato, en turon. Tutvespere amuzis nin la historio; Sekvatage rondiris anekdot' pri tio, Ke en juĝon pri hundo miksiĝis Ĉasestro, Kaj mi scias, ke ridis mem imperiestro.
Rid' eksonis en ĉambroj. Juĝist kun amiko Verm' ludis mariaĵon 25 , per atuta piko, Ĵus al Verm' penspiranta, Juĝisto atencon 660 Minacis, sed li aŭdis de l' rakont' komencon, Kaj, levinte la kapon, ekinteresita, Preta por bato, sidis kun karto levita, Silentis kaj la Pastron timigis obstine, Kaj, fine de l' rakonto, damon metis fine, Kaj diris ride: "Laŭdu kiu ajn de l' pruso Germanan civilizon, kaj ordon d l' ruso; La grandpoloj 26 respektu prusan ĉasoficon, Procesadu pri vulpo, alvoku policon, Por aresti ĉashundon, trans fremda kamplimo, 670 En Litvo, dank' al Dio, laŭ malnovkutimo, Ĉasobestoj sufiĉas por ni kaj najbaroj, Do, ĉe ni, malnecesaj estas ĉasobaroj; Ankaŭ greno sufiĉas; ne malsatos homoj, Se hundoj iom iras tra gren' aŭ legomoj; Nur de kampuloj bedojn mi ŝirmas severe".
Ekonom', el maldekstra ĉambro, diris: "Vere, Kaj ne mire: vi multe pagas ĉason tian. Kampuloj eĉ kontentas, kiam en ilian Grenon saltas vertrago, skuas spikoj-dekon: 680 Vi redonas al ili por tio sesdekon. Ofte kampul' ricevas talaron aldone. Kredu, ke tio homojn influas malbone, Arogantigas..."Kiel ekonomo plue