Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj, tuj poste, de Vojski mano ekbriletis. Bat' estis forta, kapoj disiĝis forsalte, Kvazaŭ fulm' duonigus arbotrunkon alte: Ili forte batiĝis ambaŭ pordofoste, Tiel, ke ambaŭ havis bluajn signojn poste.

Sed neniu rimarkis ĉi tion, feliĉe, Ĉar ĝisnunan diskuton laŭtan, sed sufiĉe Ordan, finis eksplodo de bruoj-amaso; 730 Simile en arbaro, dum la vulpoĉaso, Aŭdiĝas arboj-krako, bojado, pafanto; Kaj jen, subite apron movis postrajdanto Kaj signalis: ekbruis pafistoj, hundaro, Kvazaŭ brue aŭdiĝis la tuta arbaro. Same interparolo: malrapida iro Ĝia trafas objekton, kiel aproviro. Ĉasistoj-apro estis nun disput' furia De Rejent', Asesoro, pri hundar' ilia; Ĝi daŭris nur mallonge, sed faris tre multe; 740 Ili elĵetis tiom da vortoj insulte, Ke, fine de kutimaj punktoj de l' debato: Pikvort', koler', provoko—sekvus pugnobato.

Do al ili ruliĝis, el la ĉambro dua, Ĉiuj tra l' pordo, kiel ondo rapidflua, Forportis junan paron, sur sojlo starantan, Al Janus 27 duvizaĝa dio, similantan.

Tadeuŝ, Telimeno, antaŭ ol sukcesis Ordigi harojn, voĉoj minacaj jam ĉesis. En ĉambroj sonis ride miksita brueto; 750 Post kverel', dank' al Vermo, ekregis kvieto: Li, maljunul', sed ŝultrovasta, korpulenta, Kiam, Asesor' kuris al moŝto Rejenta, Kiam ili minacis sin geste kaj vorte, Li ambaŭ , je kolumoj, dorse kaptis forte, Batis dufoje kapojn fortikajn iliajn, Unu al la dua, kiel paskoovojn iajn, Kiel vojomontrilo brakojn krucetendis,