Kaj en du ĉambrangulojn la partiojn sendis. Momenton braketende li staris en loko, 760 Kaj "Pax, pax, pax vobiscum!" 28 tondris lia voko.
Ekmiris, eĉ ekridis ambaŭ kontraŭuloj, Kaj, pro estim', ŝuldata al pastroj-dignuloj, Ne insultis monaĥon, kaj post tia provo Ne inklinis komenci kverelon de novo. Almozisto, vidante, ke iĝis silente, Li ne serĉis triumfon por si, evidente, Ne mallaŭdis partiojn per riproĉa tono, Nur ordigis kapuĉon, kaj manojn al zono Metinte, tuj eliris el ĉambro silente.
770 Ĉambelano, Juĝisto, sidiĝis momente Inter ambaŭ partioj; kaj Vojski, vekita Kvazaŭ el ia revo, profunde medita, Stariĝis en la mezo, kaj iom tordinte Sian grizan lipharon, jakon ordiginte, Al societo turnis la fajran pupilon. Kie laŭtiĝis, kiel pastro aspergilon, Li, kvietige, svingis la ledan klakilon, Kaj fine, grave supren levinte tenilon, Kvazaŭ marŝalbastone 29 ordonis silenton:
780 "Silentu! Li ripetis, kaj havu atenton, Vi, plej bonaj ĉasistoj en distrikto nia! Ĉu vi pensis pri sekvoj de skandalo tia? Jen esper' de Patrujo, nia junularo, De kiu novan gloron havu ĉasarbaro, Domaĝe, jam preferas la ĉason neglekti, Eble, trovos motivon, por ĝin malrespekti, Se tiuj, kiuj ŝuldas por imit' modelojn, El ĉaso nur alportas malpacon, kverelojn! Ankaŭ volu respekti mian grizan haron; 790 Ĉar mi konis pli bonan ol vi ĉasistaron, Kaj juĝis ilin, kiel arbitraciano.