Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu ĉasist' egalis tiam al Rejtan-o? Por aranĝi ĉaspelon, renkonti bestaron, Ĉu por Bjalopjotroviĉ vi trovus komparon? Kie pafisto, kiel Ĵegota, nobelo, Pistolkugle trafanta leporon dum pelo? Terajeviĉon konis mi; li aproviron Iris renkonti, sole prenante rapiron; Budreviĉon; kun urso lukti, li maltimis; Tiajn virojn rigardi, arbaroj kutimis! 800 Kiel pacigis oni tiam disputantojn? Prenis vetgarantion, elektis juĝantojn. Oginski arbar-hubojn cent, pro lupkverelo, Njesiolovski, vilaĝojn kelk' perdis pro melo! Do vi, sinjoroj, sekvu malnovan modelon, Per malpli granda veto decidu kverelon. Vorto—vento, neniam finiĝas diskuto; Domaĝe eĉ sekigi buŝon per disputo. Do arbitracianojn elektu komence; Kion ili verdiktos, fidu konscience. 810 Ke Juĝisto permesu, kuri eĉ tritikon, Al postrajdant', mi petos Juĝiston amikon. Mi esperas ricevi la grandan favoron". Dirante, je genuoj li premis sinjoron.

— "Ĉevalon mi, Rejento, metas kun jungaĵo, Kaj promesas ankoraŭ, kun oficskribaĵo, Al Juĝisto ĉi tiun ringon garantian". — "Mi, Asesor', demetas orkolaĵon mian, Lacertlede-kovritan, kun ringoj el oro, Kun silkteksa gvidilo, de arta laboro; 820 Sur ĝi juvelo lumas per mirinda brilo. Mi volis tion doni herede al filo, Se mi edziĝus; tiun memoraĵon lasis Al mi princo Dominik 30 , kiam ni ĉaspelis