Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun princ' marŝal' Sanguŝko, Mejen generalo 31 Kaj mi ĉiujn provokis al hundvetbatalo Ĉashistori' ne aŭdis pri tia kombino: Mi kaptis ses leporojn per unu hundino! Ni ĉasis en Kupiska erikeja valo; Princo Radzivil saltis de sia ĉevalo, 830 Emocie alpremis gloran Milvon mian, Kaj, fervore, trifoje kisis kapon ŝian, Kaj trifoje, sur buŝon, frapinte hundinon, LI diris: Mi vin nomas de Kupisk' princinon.— Tiel Bonapart' siajn ĉefestrojn princigas, Laŭ lokoj, kiujn ili per venkoj glorigas".

Telimen', por ne aŭdi pluan disputaron, Volis iri en korton, sed ŝi serĉis paron; De hok' ŝi prenis korbon."Sinjoroj deziras, Ŝajne, resti en ĉambro; mi—al fungoj iras: 840 Kiu bonvolas, sekvu!" Ĉi tion dirante, Ruĝan kaŝmiran ŝalon ĉirkaŭ kap' volvante, Ĉambelanan ŝi prenis je man' filineton, Ĝis maleol', per dua, levante robeton. Tade', post ŝi, silente al fungoj rapidis.

Juĝist' promenintencon ĝojigite vidis, Kiel rimedon, rompi krian disputaron: Do li vokis: "Sinjoroj, iru en arbaron! Kun plej bela ruĝfungo, kiu table venos, Ĉe plej bela fraŭlino sidlokon li prenos: 850 Kaj ŝin, li mem elektos. Se fraŭlino trovos, Plej belan fraŭlon preni, ŝi mem al si povos".