Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ekskurso de grafo en ĝardenon — La mistera nimfo paŝtas anserojn — Simileco de fungokolektado al promenado de elizeaj ombroj — Specoj de fungoj — Telimeno en la sanktejo de meditado — Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo — Grafo kiel pejzaĝisto — De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj — De Grafo opinioj pri arto — Sonorilo — Bileto — Urso, sinjoro! <poem> Graf' ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno Kaj rigardis, turnante kapon al ĝardeno; Al li refoje ŝajnis, ke el fenestreto, Ekbrilis pure blanka, mistera robeto Kaj, ke io malpeza defalis el alte Kaj momente trakuris gardentuton salte; Inter verdaj kukumoj ree lumis io: El nubeto eliĝas tiel sunradio Kaj inter glebo, trafas silikan buleton 10Aŭ sur verda herbejo akvan vitraĵeton.

Graf desaltis, forsendis servistaron sian Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian: Li alkuris barilon, apertaĵon trovis, Kiel lup' en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis. Malfelice li puŝis sekan grosarbeton: Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton; Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis.