Tamen, al dua flanko de l' ĝarden' rapidis Grafo, flanke tra granda ĉevalrumeksaro, 20Tra lapfolioj, herboj, sur finaĵoj kvaro, Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante. Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:
Kelkaj ĉerizujoj kreskis en la ĝardeno; Inter ili intence kunmiksita greno: Tritik', horde' liphara, fabo kaj maizo, Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo, Al sia kortbirdaro, tian kortestrino Elpensis ĝardeneton: fama domestrino Kokoŝnicka, kun patra Jendikovic-nomo 1 30Ŝia invent' epokon prezentas en domo Mastrumado; hodiaŭ jam ne konata, Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo donata Al nemultaj personoj kaj kiel sekreto, Ĝis kalendar' ĝin presis sub titol': "Rimedo Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo Eduki kortbirdaron" - jen la ĝardeneto.
Do apenaŭ la koko, kiu gardon faras, Supren levinte bekon, senmove ekstaras Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo, 40Ke pli facile celu ĉielon okulo, Ekvidas akcipitron inter nubetaro Kaj krias: - tuj ĝardenon kuras kokinaro; Eĉ anseroj kaj pavoj kaj alarmterure Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.
Sur ĉiel' ne vidiĝis, en momento nuna, Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna, Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable, Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.
Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj, 50Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino; Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj,