Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pli alta kape, haroj pli longaj - knabino. Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan, Sur kiu la kapetoj, kiel sur pentraĵo, Brilis, ĵetite sur la fonon blumalhelan, Konturite de pavaj okuloj, en greno, Kiel steloj kroneto en aersereno, Meze de la maizaj bastonetoj oraj, 60Angla herbo, en strioj arĝentokoloraj, Merkurial' korala, alteoj verdantaj, Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj, Kunplektis kvazau kradon, el or' kaj arĝento, Kiel kurten' malpeza, movebla de vento.

Super densaj', kolora, spik- trunketoj plena, Papilia nebulo pendis baldakena: La "avinpapilioj" kun kvar flugiletoj, Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj Pendante en aero, videblpenaj estas, 70Kaj kvankam zumetas, ŝajne senmovaj restas.

Knabino svingis tufon per mano levita, Similan al pavpluma fasko kunplektita; Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap' de infano Papilian orpluvon. En la dua mano De ŝi, lumetas io kornforma, orbrila, Al vazo por infanoj-nutrado simila: Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino, Kvazaŭ oran abundokornon de feino.

Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata, 80Al grosarbusto, pro la bruet' memorata, Sen scii, ke atakanto tra l'bedar' silente, El kontraŭflank' proksime alrampis serpente: Ĝis el lapoj saltinte, li staris proksime, For kvar bedoj kaj kline salutis estime. Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte, Kiel garol' ektime, por forflugi salte; Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro Kiam infanoj time, pro fremduleniro Kaj pro knabinforkuro ekkriis momente.