Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

90Ŝi, aŭdante, eksentis, ke tre malprudente Estus lasi infanojn en terur' kaj sole Kaj haltante, revenis, kvankam kontraŭvole, Kiel laŭ ŝorcalvoko spirit', malvolonte; Ŝi alkuris kun ido plej kria ludonte, Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon, Sur duan karesvorte ŝi metis la manon: Ili trankviliĝinte, premis per manetoj kaj kapetoj genuojn siajn, laŭ birdetoj Sub flugil' de patrino. Ŝi diris: "Ĉu bone, 100 Ĉu bele tiel krii? Timos senbezone Vin la sinjor'. Ne venis kun sak' almozulo, Sed gast' sinjoro bona, vidu, jen belulo!"

Ŝi ekrigardis. Grafo, per ridet' afabla, Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla; Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte Kaj kiel rozburĝono, tute roziginte.

Vere, li estis bela, mezkreska, ovalan Havis vizaĝon freŝan, kvankam iom palan, Okuloj — bluaj, mildaj, kaj blonda hararo, 110 Sur ĝi folioj, viloj, kiujn el herbaro Graf' deŝiris, tra bedoj rampante vizite, Kaj kiuj verdis, kiel krono malplektite.

"Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo, Ĉu diaĵo, aŭ nimfo, spirit', aŭ fantomo! Diru, ĉu propavole vi sur teron venis, Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis? Ho! mi divenas: certe rifuzito amanto, Potenca sinjorego, ĵaluza zorganto, En la parko vin gardas, kiel ensorĉitan! 120 Vi indas kavaliroj batalon armitan Kaj iĝi de romanoj heroino bela! Malkovru la misterojn de sorto kruela! Jen savonto! Al gesto via de la horo Obeas mia brako, kiel mia koro". Li etendis la brakon.


Ŝi roziĝis honte,