Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte; Kiel infanon logas bildaro kolora Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora, Ĝis ekkon' de valoro, same ŝi aŭskulte 130 Kaptis la vortojn, kiujn komprenis malmulte, Kaj fine ŝi demandis: "Vi venas el kie Sinjor'?. Kaj kion serĉas sur bedoj ĉi tie?"

Graf' malfermis okulojn konfuze, mirante, Silentis; alparoltonojn mallevante Li diris: "Fraŭlineto, pardonu! Laŭ vide Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiom rapide Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus; Vi scias, ke sur vojo mi ĉirkaŭe irus; Tra l' ĝardeno pli rekte al domo biena..." 140 Knabino diris: "tie estas voj' ebena; Jen vojet'; ne difektu moŝto la bedetojn..." "Ĉu direkte, aŭ maldekstre?" la moŝto sinjora Demandis. Ŝi levante bluajn okuletojn Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem' esplora; Ĉar domo, for mil paŝojn tre videble staris Kaj Graf' demandis vojon?. Sed li tion faris. Por ion diri, serĉe je motivo ia — "Fraŭlin', vi tie loĝas, proksime al via Ĝardeno, aŭ vilaĝe?. Mi, en domo, laste, 150 Vin ne vidis...Vi eble ĵus alvenis gaste?" Knabino skuis kapon — "Pardon', fraŭlineto, Vi loĝas en la ĉambro, kun la fenestreto?"

Li pensis: ne estante romanheroino, Ŝi tamen estas juna, belega knabino. Ofte granda animo, granda pens', kaŝite, En solec' kiel rozo en arbar', subite Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon, Kaj rigardantojn miros da koloroj milo!.

Ĝardenistino dume stariĝis silente; 160 Idon, sur brak' pendantan, ŝi levis atente; Duan ŝi mane prenis kaj kelkajn postiris, Kiel anseridaron, pele tra l' ĝardeno.