Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Turniĝante : "Ĉu povas sinjoro, ŝi diris, Mian birdaron ree peli al la greno?" — "Mi birdojn pelu?" kriis grafo mirigite... Ŝi dume malaperis per arboj kovrite. Momenton, el spaliro tra verdaĵo maja, Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.

La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro. 170 Lia animo, kiel ter' post sunsubiro Malvarmiĝis prenante kolorojn malhelajn; Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn. Vekite, li ne sciis, kiun li koleris. Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis! Kiam tra bedoj rampis li al paŝistino, Brulis en lia kapo, saltis kor' en sino. Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis, Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis! Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —

180 Bela tali' — gracia, sed senproporcia! Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco, Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco! Penso ankoraŭ dormas, kor' — neniofara; Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara! "Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn De l' nimfo mi divenas: ŝi pastas anserojn!".

Kun malesper' de nimfo, tuta ŝorcvidaĵo Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo El or', arĝent', domaĝe! estis pajl' en vero?.

190 Grafo manojn plektante rigardis al tero, Al herbe kunligita agrosta garbeto, Kiun li opiniis plumofasko pava. Abundokorno — estis karot' ruge flava! Li vidis, kiel ido gin manĝis avide, Do pasis for miraĵo!, ĉarmo! ŝorc'! rapide.

Tiel knabo ĉe vido de flor' cikoria, Logite de silkaĵo mola, blua ĝia, Kareseme aliras, blovas: tuj forfluge