Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

200 Tuta flor' en aero disfalas lanuge; Kaj en mano ekvidas esplorant' scivola: Nuda trunk' de grize verda herb' restis sola.

Graf' surpremis ĉapelon, same revenante, Kiel li venis, sed la vojon rektigante, Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj iris.

Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!. Al knabin' li parolis pri manĝo matena, Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena Renkonto, antaŭ domo?eble serĉi iros? 210 Rimarkinte forkuron, kion ili diros?. Do revene, klinante sin apud barilo, Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj milo, Li troviĝis kontente sur vojo ebena, Kiu rekte kondukis al domo biena. Rigardi la ĝardenon li zorge evitis, Kiel ŝtelist' grenejon; ke ne pensu iu, Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis; Sed sigardeman Grafon observis neniu. Li vidis flanke, dekstre estis situita.

220 Betularo maldensa, herbokovre sternita. Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro, Sub tendo de pendiga, majverda branĉaro, Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj, Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj; En nigra kaj malvasta stranga vesto, kelkaj, En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj. Tiu kap' sub ĉapelo vasta barelringe, Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas Kaj post kapo, laŭ vento vualojn dislasas, 230 Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge. Ĉiu aliapoze: tiuj terfiksitaj Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj; Tiu rigardas rekte, dormeme pasante, Kiel sur ŝnur', neniel al flanko turniĝas; Kaj ĉiuj al diversaj flankoj alkliniĝas, Ĝis al ter', kapoklinojn kvazaŭ dediĉante. Se ili renkontiĝas, ili preteriras,