Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nek parolas, nek ian saluton eldiras, En sin profundiĝante. Grafo por komparo 240 Vidis en ili bildon: elize-ombraro, De doloroj kaj zorgoj jam libere plene, Vagas trankvile, mute, tamen malserene.

Kiu divenus, ke la malmulte sin movaj, Silentaj homoj estas konatoj malnovaj? Ili iris post brua manĝado matena Al fungokolektado, laŭ rito solena. Kiel homoj prudentaj ili moderigas Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas, En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo. 250 Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro, Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn; Servantajn al promeno, blankajn linmantelojn, Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn; Kaj sur la kapojn ili metis pajlĉapelojn, Do similas animojn, la purgatoriajn. Junular' same vestita, krom Telimeno Kaj kelkaj sin vestantaj france. Nova sceno Por Graf': li ĝin ne konis, la moron ne vidis, Do li tre mirigite en boskon rapidis.

260 Fungoj estis abunde. De fraŭlar' ŝatataj: Ruĝovangaj "vulpinoj" 2 en kantoj glorataj Simboloj de virgeco, sen verma difekto; Strange, neniam sidas sur li insekto. Fraŭlinoj "arbaranon" ĉasas la gracian, Kiun fungoj en kanto nomas ĉefon sian 3