Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie la petolulo en herba vindajo, Sen movo kaj sen bruo sur folisternaĵo Kaŝite, aŭdeblpene flustris; laŭ similo, Kiel ido kriema, kiun al lulilo Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon Kaj papavofoliojn ŝutis sub kusenon. 310 Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita Telimeno ĝin nomas "Sanktejo medita".

Ŝi deĵetis sur herbokovron ĉe torento, De ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento; Kaj kiel naĝantino, ankaŭ ol kuraĝas Sin mergi en malvarman banon kaj eknaĝas, Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo; Fine, kvazaŭ kaptite de torentkoralo, Ŝi falante, laŭlonge etendis korptuton, Tempiojn manapogis, sur herbo kubuton, 320 Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno, Brilis de franca libro paperoveleno Kaj super alabastraj, libropaĝaj randoj Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.

En smaragda herbar', sur karneola 4 ŝalo, En longa robo, kvazaŭ tego de koralo, De kiu refleksiĝis har' el unu fino, El dua — nigraj ŝuoj, dum ĉe flankoj brilis Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, vizaĝblanko. Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis, Rampintan sur acerofolion.

330 Domaĝo! Ĉiuj de tiu bildo ĉarmoj en kombino, Vane atendis konulojn; rigardis nek iu, Per fungokolektado sin okupis ĉiu. Tamen Tade' atentis flanke per okulo; Ne kuraĝante rekte, flanke iris junulo; Kiel pafist' en sia budo sur durado, Branĉkovrite, veturas al otisĉasado 5