Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aŭ ĥaradrioj ĉase 6 sur selopafilon Kaŝas, aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon 340 Ŝajne sur kamplimeto irante, li trenas Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas. Tiel Tade' ŝtele iris.

Juĝist' konfuzante Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante Al fonto. Vente flirtis la blanka mantelo Kaj granda tuk' ligita ĉe zono; ĉapelo El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo, Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo; Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas; En mano — bastonego: Juĝist' tiel paŝas. 350 Li kliniĝis kaj manojn en fonto lavinte, Ĉe Telimen' eksidis sur ŝton', apoginte Sin per manoj sur globo el ost' elefanta, De baston'; kaj aŭdiĝis alparol' sekvanta:

"Aŭdu , moŝtin', de tempo, kiam Tadeeton Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton. Mi — senida, maljuna; ĉi bubet' petola Estas mia en mondo konsolaĵo sola Kaj mia heredonto. Laŭ favor' ciela Li havos belan pecon da pano nobela: 360 Pripensi lian sorton, venas jam momento, Sed konsideru kaŭzon de mia turmento! Vi scias, de Tadeo patro, frato mia, Jacek, strangul' silentas pri intenco sia, Ne volas li reveni kaj sin kaŝas ie; Pri sia vivo, filon lasante senscie, Ĉiam lin administras, pensis en komenco Pri legion', afliktis min per la intenco, Poste konsentis: restu li hejme trankvile Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile. 370 Partion mi elektis. Kiu civitano, Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano Egaliĝas?. Jen lia pli aĝa filino, Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino.