Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi volis svati..." Tiam Telimen' paliĝis, Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis

"Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu frato, Via koro sen Dio estas, sen kompato? Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto, Se vi la knabon faros poligonsemanto! 7 380 Vi baros al li mondon! Li iam malbenos, Se vi tian talenton en arbaroj tenos!. Mi ekkonis: la ido havas kapablecon Kaj indas de la mondo pluan polurecon. Frato, vi bone knabon en regurbon sendus, Varsavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?... Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer' aŭtune Tie mi estos; tial ni pripensos kune Kion fari. Mi tie personaron konas, Havas influojn, tio karieron donas. 390 Kun mia help' en gravajn domojn li eniros Kaj kiam li, kun altaj dignuloj akiros Konatecon, li havos oficon, ordenon; Tiam li lasu servon, elektu revenon, Post akir' de signifo kaj de mondokono. Do kion frato pensas" " - "Vere, ne malbono, Diris Juĝist', se iom junulo veturas, Rigardas mondon, inter homoj sin poluras; Ne malmulte en mondo mi veturis june: Al Pjotrkov' 8 Dubno, kiel palestrano kune 400 Kun tribunal'; aferojn proprajn akcelante, Mi estis en Varŝavo, multe profitante!. Tiel mi ankaŭ volus nevon junecaĝe Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe, Kiel metihelpiston kiu migri iras El hejm' kaj mondokonon per tio akiras; Ne pro rangoj, titoloj! Pardon' Telimeno, Kian signifon havas moskva rang' ordeno?