Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava Aŭ en distrikt' nobelo, iome bonhava 410 Zorgas pri similaĵoj?. Tamen ĉiu homo Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo Aŭ ofico, sed ia civitanelekta, Kaj ne danka al ies favoro protekta".

Telimen' interrompis: "Sekve bone, frato: Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato".

Juĝist' skrapante kapon diris: "Jes fratino. Mi volus, sed mi havas novan malfacilon! Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon; Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernanrdino 420 Vermo el transvistule, kiu konfidato Estas, konanta ĉiujn intencojn de l' frato; Do ili, pro Tadeo, jam decidis ĉion Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion, Edukatan de via moŝt'. Ambaŭ havaĵon Ricevos mian, krome de Jacek dotaĵon, En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro Jacek, kaj mi partegon el lia favoro: Do li rajtas disponi - Pensu pri metodo Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo. 430 Ili interkoniĝu; vere junaj aĝe, Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe. Estas tempo eiligi ŝin el fermiteco, Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco".

Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis, Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis. Komence ŝi aŭskultis, poste ĉe orelo Neante, skuis manon, kvazaŭ por forpelo De malagrablaj vortoj, returne en buŝon De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.

440 "Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere, Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!. Min Tade' ne koncernas; mem pri li decidu, Faru lin ekonomo, en drinkej' li sidu,