Vendu brandon, Ĉasbestojn en arbar ' insidu; Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon - mi flegas! Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon Por eduko de Zonjo, promesis aldonon Al malgrandeta jara pensieto ŝia; 450 Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia Vi estas kaj memoras homoj ĝis momento, Ke ne senkaŭza estas malavaro via... Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj gento" (Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist' kun ĉagreno, Konfuzo kaj videbla ia abonemo; Kvazaŭ li timus reston de parol', klinante La kapon, li per mano jesis ruĝiĝante).
Telimen' finis: "Estis mi la vartistino Kaj nun sola, de Zonjo parenczorgantino. 460 Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia". — "Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia? Okullevante diris li; se Tadeeto Plaĉos al ŝi?" - Ĉu plaĉos?. Restu en kvieto! Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava! Vere, Zosja ne estos partio dothava; Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino, Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino! Edzon trovos nepino Horeŝko devena! Ŝia eduko estis tiom zorgoplena! 470 Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi tie!" - Atente Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente, Ĉar li diris gajete: "Nu, do kion fari! Dio vidas, mi iris al negoc' sincere; Nur sen koler'. Se volas fratin' kontraŭstari, Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere. Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas, Mi reskribos al Jacek, ke pro kulp' ne mia, Ne povas fianĉiĝi Tade' kun Zofia. 480 Nun mi zorgos mem. Ŝajnas ke kun Ĉambelano Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!"
Dume ŝi malvarmiĝis el fervor' laŭvide: