Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mi nenion rifuzas, fratet', malrapide!. Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro - Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro; Interkoniĝi povas gejunuloj niaj, Sed ni laŭ traf' ne risku sorton de aliaj Nur mi frue avertas: ke frat' ne emigu Tadeon kaj lin ami Zonjon ne devigu; 490 Kor' ne estas servisto, ne konas sinjoron, Neniam superforto katenos la koron".

Juĝisto leviĝante, foriris medite. Tade' el kontrauflanko alvenis subite, Ŝajnigante, ke fungoserĉo lin altiris. Samdirekte la Grafo malrapide iris.

Grafo, kiam disputis Juĝist, Telimeno, Staris post arboj, ege mirante pri sceno. Paperon kaj krajonon el poŝ' eliginte, Kiujn li ĉiam havas - sur trunk' fleksiginte, 500 Li fiksis etenditan desegnokarteton Kaj diris: "Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton. Li sur rok', ŝi en herbo, pentrindaj en vero, Laŭ vizaĝoj kontrasto, kapoj karaktero!"

Li aliris, haltadis, frotis la lorneton, Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon: "Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro, Malaperos, sin ŝangos ĉe alproksimiĝo? Ĉu herbvelur' - papavo, verdaj' betfolia? En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?.

510 Kvankam Graf' Telimenon antaŭe vidadis En domo de Juĝisto, kie li estadis, Li malmulte atentis sin; do kun surprizo Li rekonis modelon sian de la skizo. Loko, ĉarma staturo, ĝusta vestfasono, En okuloj kolero ne jam estingiĝis; La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis, Kiam subite venis junuloj proksime, Per ruĝeco pli forta, viva ol kutime.