Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

520 "Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu, Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu: Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto, Kaj dankas, de medito via, atestinto. Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento! Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento De l' inspiro, momento feliĉa! personon Kondamnu, sed artisto atendas pardonon! Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kurago: Juĝu!" - Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.

530 Do Telimeno juĝis la skizojn per tono Ĝentila, kiel arton konanta persono; Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis: "Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris, Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj! Kaskadoj de klasika Tibur', 9 grandiozaj! Terura Pauzilipa 10 roka voj'!. Jen tio Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio! 540 Muz-id' ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte, Aŭ lokos en albumon, al desegnareto, El ĉie kolektita de mi, en tableto".

Ili interparolis pri ĉielbluaĵoj, Marbruoj, ventaromoj, pri rokaj supraĵoj Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝulkutimo, Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo. Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj Arbaroj seriozaj kaj mirinde belaj! - 550 En krono de lupoloj, la padoprunujoj; Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj;