Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aveluj', laŭ menado 11 , kun verdaj sceptretoj, Kvazaŭ uv' ornamita de nuksaj perletoj; Arbaridoj: kratagon viburn' ĉirkaŭprenas; Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta, Per folioj sin arboj kaj arbustoj tenas, Kiel por danc' fraŭlinoj, junular' staranta Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l' rond' staras paro, Levite, super tuta amas' de l' arbaro, 560 Per ĉarmo de koloro, graciec' talia: Betulo, amatino - karpen', edzo ŝia. Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj, Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara, Kun sia giba nuko, kverko kvincentjara, Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj, Kadavroj de kverkavoj, kiuj iĝis ŝtonoj.

Tadeuŝ', enuante, turnis sin ka movis Pro diskuto, en kiu disputi ne povis. 570 Kiam laudon de fremdaj boskoj kaj belecoj Sekvis vice nomate, ĉiuj arbospecoj: La cipresa, oranĝa, oliva, migdala, Citrona, mahagona, juglanda, santala, Aloa, kakta, figa, ec fine hedera Kaj sonis glor' de ĉies formo, trunko, floro, Tiam Tade' fariĝis ĉiam pli kolera Kaj ne povis reteni indignon de l' koro.

Li simplul', sed kapabla por naturadmiro Rigardante arbaron, diris kun inspiro: 580 "En Vilna botanika ĝarden', mi atente Observis famajn arbojn, kiuj oriente Kreskas, kaj en la suda bela ter' itala; Kiu el ili estas al niaj egala? Ĉu fulmoforigiloj - aloaj bastonoj? Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj, Mallonga, trunkodika, kun laka folio Kiel virin' malbela, sed riĉa por tio? Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso? Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso;