Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

590 Ĝi aspektas malĝoje sur tomb'?. Jen lakeo, Germano, en funerbra kortega livreo, Ne kuraĝante levi manojn, nek moveton De l' kapo, por neniel rompi etiketon.

"Ĉu ne pli bela nia honesta betulo, Ploranta kampulino, pro filo, mortulo, Aŭ pro edzo vidvino manojn kunplektante, Ĝis al tero etendas harligon torente: Muta malĝoj', stature ploras elokvente! Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante, 600 Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas? Ke loĝante fekundan litvan ebenaĵon, Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon".

Amiko, diris Grafo, estas naturbelo: Formo, fon', materio, sed anim' - inspiro, Kiun levas alsupre fantaziflugiro Kaj apogas reguloj; gust' estas poluro. Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro: Idealsferon flugi devas nia koro! 610 Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio! Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio. Koncerne pentroarton: pejzaĝoj bezonas Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas Italuj'! Do en pentra arto, Italujo Estis, estas kaj estos: pentristoj patrujo! Tial ekster Breughelo 12 , sed ne Van der Hello, Nur pejzagisto, (nome estas du Breuumlgelo) Kaj krom Rujsdalo 13 , kie en tuta nordlando Ekzistis pejzaĝisto de unua grando? 620 Do ĉielon!" - "Orlovski 14 nia, estis ĝuste, Telimen' interrompis, Soplican' laŭguste,