Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio, Ke krom patrujo, plaĉas al ili nenio) Orlovski ĉiam vivis en Petro urbeto; Fama pentrist', (mi havas skizojn en tableto) Li loĝis apud caro, kiel en edeno: Graf' vi kredas? li revis pri al hejm' reveno! Li ĉiam pri juneco sia rememoris, Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris..."

630 "Kaj li pravis! ekkriis Tadeo fervore: Ĉiel' itala estas, laŭ dir' ĉiu hore Blua, pura, do kvazaŭ akvoj glaciŝelaj; Ĉu vent', malbona veter' ne estas pli belaj? Ĉe ni, vi levu kapon: kiom da vidaĵoj! Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaĵoj!

Ĉiu nubo - alia: aŭtuna ci tie Pluve graveda rampas, laŭ maldiligenta Testudo kaj delasas ĝis ter', longastrie Malplektitajn harligojn da pluvo torenta; 640 Vento pelas hajlnubon, al balon' similan, Rondan, blumalhelan, meze flave brilan; Granda bruo ĉirkaŭe, vidu, eĉ en niaj Ĉiutagaj nubetoj, ŝanĝoj estas kiaj! Komence anseraro, blankaj cignoj velas, Dorse vent', kiel falko, ilin kune pelas:. Ili premiĝas, kreskas - nova mirindaĵo! Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon, Elŝovante piedojn, sur ĉielarkaĵo, Kiel ĉevaltabuno, trakuras steparon; 650 Ĉiuj, arĝenteblankaj, miksiĝis; — subite El koloj kreskas mastoj, el kolharo - veloj; Tabun', en grandiozan sipon transformite, Naĝas, sen bru', sur blua eben' de ĉieloj!"

Graf', Telimeno staris supren rigardante; Tade', per unu mano al nubo montrante; La duan manon premis li al Telimeno. Jam pasis do minutoj de silenta sceno; Graf' dismetis paperon sur sia ĉapelo Kaj eligis krajonon. Tiam, por orelo